Aĉeti

Verki en Esperanto pri aĉetado de io ajn prezentas apartajn defiojn, ĉar preskaŭ nenio estas universala. Prezoj kaj la nivelo de riĉeco varias same kiel la lokaj merkatoj en diversaj landoj. Kaj kompreneble la oferto ĉiujare iomete ŝanĝiĝas, tiel ke ĉiuj informoj tiurilate rapide eksdatiĝas.

Mi indikos ĉiujn prezojn en Eŭroj (EUR). Eblas facile kalkuli tion al aliaj valutoj ekzemple tra Google. Mi studis kaj komparis la prezojn en multaj vendejoj en Germanujo. Kompreneble miaj konoj ne estas kompletaj aŭ perfektaj.

Multo dependas de la lando. Ekzemple en retaj katalogoj en Usono ukuleloj estas pli malmultekostaj ol en Germanujo, eble ĉar la ukulelo tie estas pli kutima instrumento. La sama validas por Britujo. En landoj kiel Hungarujo, kie la ukulelo (ankoraŭ) ne estas tiom konata, la oferto estas pli malvasta. Ĉiel ajn necesas importi maloftan varon, tiel ke la prezoj ne estas pli malaltaj ol en Germanujo. Mi trarigardis la TTT-ejojn de vendisto en Pollando kaj Ĉeĥujo – tie la situacio estas tre simila.

Tamen eblas diri kelkajn aferojn, kiuj ĝenerale validas:

  • Kompare al gitaro, ukulelo estas malmultekosta instrumento.
  • Ukuleloj el masiva ligno kostas pli ol tiuj el kungluita ligno.
  • Ju pli granda, des pli multekosta estas ukulelo (se ĉio alia samas).
  • Amplifebla ukulelo kostas pli ol la sama neamplifebla modelo.

Unu grava paŝo al propra instrumento konsistas el tio, eltrovi la ĝustan grandecon por si mem. La grandeco de la ukulelo ne dependas de la propra grandeco, do ne estas kiel ĉe gitaroj! La decida demando estas, ĉu la fingrotabulo taŭgas por la propraj fingroj. Pli malgrandaj modeloj prezentas pli grandan defion. Tio origine estis entute la kialo, inventi pli grandajn ukulelojn ol la originalan sopranan. Ĉar la fingroj post iom da tempo adaptiĝas, povas esti, ke oni kapablas transiri al ĉiam pli malgrandaj modeloj sen peno. Ĉe pli altkvalitaj instrumentoj la fingrotabulo kaj la pozicio de la kordoj estas pli bonaj, tiel ke ili estas pli facile ludeblaj.

Aliaj konsideroj rilate al la grandeco estas: Soprana ukulelo estas kunportebla kiel manpakaĵo en aviadilo kaj eĉ en solida ukulelo-valizo eniras kutiman valizon. Koncerta ukulelo en solida ukulelo-valizo eniras grandan valizon, kiun eblas kunporti aviadile. Tenora ukulelo pli taŭgas por viraj voĉoj kaj estas bona por gitaristoj, kiuj volas elprovi ukulelon.

Pro ĉio tio ne estas rekomendinde mendi la unuan instrumenton tra interreto sen kompari diversajn grandecojn. Grandaj retaj vendistoj kaj Ebay eble ofertas pli malaltajn prezojn, sed sen reale tuŝi kaj ludi ukulelon ne eblas bone decidi, ĉu ĝi kontentigas la proprajn postulojn kaj bezonojn.

Lokaj vendejoj ne ĉiam havas grandan stokon, sed almenaŭ ili alcelas plej ofte la interesitajn komencantojn. Lokaj vendistoj aldone havas la avantaĝon, ke ili vendas kordojn kaj utilajn aldonaĵojn kaj kutime reprenas aŭ riparas instrumentojn, se tiuj difektiĝas ene de la garantiotempo. Kun la scio, kiel rekoni bonan instrumenton, tio ŝajnas la bona vojo por aĉeti la unuan ukulelon.

Se oni estas malcerta, ĉu oni volas daŭrigi la ludadon, tiam konvenas pruntepreni ukulelon de amiko. En kelkaj urboj regule okazas renkontiĝoj de ukulelo-ŝatantoj. Tiuj kutime estas tre malfermitaj al novuloj kaj ili ĝojas, helpi al novulo malkovri novan mondon. Krome la 1a Germana Ukulelo-Klubo (kies membreco kostas nenion) ofertas senpagan pruntepreno-sistemon (jen informofadeno, kiel tio funkcias). Tio estas komforta maniero, provludi diversajn instrumentojn nur kontraŭ la sendokostoj.

La sono povas tre varii depende de la ligno, la produktanto, la teknika ekipaĵo uzita por kapti la sonon – kaj eĉ inter du ekzempleroj de la sama modelo! Tial ĝenerale ne estas bona ideo, prijuĝi instrumenton laŭ la sono en iu video.

Multo dependas de la kordoj. Ĝenerale bona instrumento eble sonas terure kun malbonaj kordoj. Se oni enkalkulas la prezon por bonaj kordoj, tio povas egaligi la prezodiferencon inter du ukuleloj, kie la malpli multekosta havas malaltkvalitajn kordojn kaj la alia taŭgajn, do indas atenti pri tio. Rekonataj produktantoj de ukulelokordoj ekzemple estas Aquila, Martin kaj D’Addario.

Evitindaj estas la plej malmultekostaj, buntaj ukuleloj. Ili kutime allogas la atenton kaj aspektas ĉarmaj, sed estas faritaj el ruboligno kaj venas kun malbonaj kordoj. Ili nek sonas bone, nek estas facile ludeblaj.

Rimarkindaj esceptoj estas la frukto-ukuleloj de Kala kaj la modeloj V1-S Goth, V1-S Royal kaj V1-S Dawn de Baton Rouge. Ili ĉiel ajn estas pli multekostaj ol la netaŭgaj modeloj, tiel ke la kvalito respeguliĝas en la prezo. Alia indiko estas, ke ili aperas sub la oficiala nomo de bonaj produktantoj. Kutime produkantoj uzas alian nomon por malaltkvalitaj ukuleloj por ne ruinigi sian rekonon.

Jen listo de la plej malmultekostaj kaj samtempe kvalite akcepteblaj ukuleloj de diversaj produktantoj.

Jen listo de vendistoj, kiel mi mem jam aĉetis ukulelon:

Advertisements