Kiel rekoni bonan instrumenton?

Se oni volas aĉeti instrumenton en vendejo kaj ne scias, kiel prijuĝi kvaliton, multe helpi povas amiko, kiu spertas pri kordinstrumentoj, eĉ se tiu ne konas ukulelojn. Unue kompreneble necesas agordi la instrumenton – tion aŭ povas fari la vendisto aŭ la sperta amiko, se tiu konas la alcelindan agordon de la ukulelo.

Unu grava afero estas la freta pureco. Ĉu la tonoj harmonias, se oni ludas je la 0a kaj la 12a freto? Alia grava kriterio estas la pozicio de la kordoj. Ĉu ili estas sufiĉe proksimaj al la fingrotabulo? Ĉu la kordoj entute estas bonaj?

Por eltrovi, ĉu la instrumento taŭgas por la propraj manoj: Ĉe ukulelo en la agordo GCEA: Ĉu E (E maĵora aŭ 4442 laŭ la fretoj) estas facile/enorde/entute ludebla? (Por ukulelo en la agordo ADF#B, tio estas F# aŭ F# maĵora, same 4442 laŭ la fretoj.)

Rilate al la propra gusto: Kiel sonas la ukulelo, se oni ludas la malplenajn kordojn unue kaj poste kune? Ĉu la sono plaĉas kaj estas sufiĉe laŭta? Kiel sonas la rezulto, se oni ludas akordon?

Advertisements