La instrumento

La ukulelo ekzistas en diversaj grandecoj. Kvar el ili estas normaj: soprana, koncerta, tenora kaj baritona. La sekva video bone montras la diferencon inter ili. Ĝi estas en la angla, sed tio ne malhelpas, vidi kvar instrumentojn de la sama serio unu apud la alia, kaj aŭskulti la sonon de ili dum provludado.

Averteto: Laŭ tiu video, ŝajne estas grandega sondiferenco inter la modeloj. Reale tamen, homo nesperta pri ukuleloj apenaŭ kapablas diveni la diferencon inter soprana kaj koncerta ukulelo. La tenora alportas iometan basan sonon. Nur la baritona rimarkeble diversas de la aliaj tri, ĉar ĝi estas vere granda kaj havas alian agordon. Alia video-serio dediĉas propran videon al ĉiu grandeco: Jen soprana, koncerta (alda), tenora kaj baritona ukuleloj.

La nomoj similas al registroj kun du aldonaj sciindaj detaloj: Koncerta ukulelo estas alda ukulelo. Ne ekzistas basukulelo, sed ukulelobaso, kio reale estas elektra baso en la grandeco de ukulelo. Krome sopranaj, koncertaj kaj tenoraj ukuleloj ne havas diversan tonaltecon kaj nur varias laŭ grandeco.

aspekto (kun bazaj vortoj)

Por bone paroli pri instrumento, ne eblas eviti uzi kelkajn specialajn vortojn. Mi forte rekomendas la uzon de la popularmuzika terminaro en Esperanto de Bertilo Wennergren. Ĝi enhavas ankaŭ indekson laŭ la angla lingvo. La parto pri kordinstrumentoj bonege helpas ĉi tie.

En la esperantlingva Vikipedio troviĝas bildo de akustika gitaro. En la ĝenerala formo kaj aspekto, ukulelo estas tre simila kaj la vortoj same validas por ĝi:

La ĉefaj diferencoj estas, ke ukulelo estas pli malgranda kaj ke ĝi nur havas kvar kordojn. Por kompreni la agordon de ukulelo, necesas enkonduki la nomojn por la tonoj. Ekzistas minimume tri diversaj manieroj, nomi ilin:

C D E F G A B C ("angla sistemo")
C D E F G A H C ("germana sistemo")
do re mi fa sol la si do ("itala sistemo")

En Esperanto mi uzas la anglan sistemon. Ĝi estas sufiĉe facile memorebla konsiderante ke se oni komencas je la A, estas sinsekvo de la unuaj sep senĉapeletaj literoj de la alfabeto.

La vico de la tonoj estas daŭrigebla al ambaŭ direktoj; ĉiam ripetiĝas la sama ordo. La du “C” supre varias je unu okto (aŭ “oktavo”). Supre estas (laŭ la nomoj) nur sep diversaj tonoj. Aldoniĝas kvin pliaj, kiuj havas po du nomojn. Teorie estas du diversaj tonoj, sed ĉe multaj popularaj instrumentoj ne eblas distingi ilin:

C# D# F# G# A#
Db Eb Gb Ab Bb

La simbolo # nomiĝas dieso, b estas bemolo. La dek du tonoj kune prezentiĝas en la jena vicordo:

C C# D D# E F F# G G# A A# B C
C Db D Eb E F Gb G Ab A Bb B C

Sopranaj, koncertaj kaj tenoraj ukuleloj kutime estas agorditaj en C. Tio signifas, ke la plej malalta tono estas C. La kvar kordoj tiam estas la tonoj G-C-E-A. La G estas inter la E kaj la A. Ekzistas alternative la agordo en D. Tiam la kvar kordoj reprezentas la tonojn A-D-F#-B. Alternative ekzistas ukuleloj, kie la unua kordo (do la G respektive la A) estas unu okton pli malalta, tiel ke ĝi estas la plej malalta kordo.

Baritonaj ukuleloj estas kutime en la agordo D-G-B-E (kiel la kvar plej supraj kordoj de gitaro). Tie la D estas la plej malalta kordo.

varioj

Ekzistas ukuleloj pli malgrandaj ol sopranaj kun diversaj nomoj, sed sen normoj. Aliflanke haveblas kelkaj variaĵoj de la normaj grandecoj: T.n. “plata” aŭ “vojaĝa” ukulelo havas kvazaŭ platan korpon. Ĝi forprenas malpli multan spacon ol la kutima modelo en la sama grandeco kaj tial taŭgas des pli bone por vojaĝi.

Alia populara modelo estas “longkola ukulelo”. Tie la kolo estas unu modelon pli granda ol la korpo, do ekzemple soprana korpo kun koncerta kolo. Tio unuflanke konservu la kutiman ukulelosonon de la malgrandaj modeloj, sed samtempe donu la pli facilan ludeblon de la pli grandaj. Ĉe “ĝirafo” la kolo estas eĉ du modelojn pli granda, tiel ke kombiniĝas soprana korpo kun tenora kolo. Ĝirafoj estas sufiĉe maloftaj; unu modelo ekzemple estas Ohana SK-30L.

lignoj

La ukuleloj el Havajo estas tradicie faritaj el ligno de *koao, Havaja akacio. Ukuleloj el tiu materialo kutime estas sufiĉe multekostaj. Kelkaj ukulelo-produktantoj vendas instrumentojn, kiuj laŭdire estas el Portugala aŭ Azia *koao-ligno. Tiam ne temas pri *koao (kiu striktasence nur povas veni el Havajo), sed iu simila akacio-specio.

Ankaŭ akacio ĝenerale donas bonegan materialon por ukuleloj. Tial ukuleloj el akacio-ligno estas tre popularaj.

Tre ofte uzata ligno estas mahagono. Ĝin oni jam trovas ĉe ukuleloj por komencantoj.

Alia eblo estas ligno de acero. La instrumentoj unue estas tre helaj, sed kun la tempo iom malheliĝas.

Ŝatantoj de gitaro jam konas instrumentojn kun supra tabulo el cedropiceo. Tio ankaŭ ekzistas ĉe ukuleloj!

Krome estas uzataj multaj aliaj tipoj de ligno, sed la supraj estas la plej oftaj. Ne havus sencon listigi ĉiun ekzotikaĵon, kiun komencantoj ĉiel ajn plej verŝajne ne konus.

utilaj aldonaĵoj

La agordaparato helpas ĉe la agordado de ukulelo. Kutime komencantoj ne havas sufiĉe bonajn orelojn por fari tion sen teknika helpo.

Por ukuleloj ekzistas specialaj plektroj el ŝtofo. Ili helpas por ne ricevi vezikojn ĉe la fingroj, per kiuj oni sonigas. La kutimaj plastaj plektroj uzataj por gitaroj ne taŭgas; ili tro facile detruas la ukulelo-kordojn kaj ĉiel ajn la rezulta sono estas terura.

Por transporti ukuelon, ekzistas kaj tekoj kaj valizoj. Valizo kostas pli, sed pli bone protektas la instrumenton kaj pli taŭgas por longaj vojaĝoj.

Same kiel por gitaroj ekzistas kapotastoj por ŝanĝi la altecon de la agordo. Por ukuleloj haveblas apartaj modeloj.

Por havi ukulelon, kiu estas tuj preta por ludi, starigilo helpas. Krome tiel eblas meti la instrumenton ien ajn. Averto: Tio estas evitinda kun planka hejtilo, ĉar tiam la ligno difektiĝas. Ĝenerale instrumento ne staru proksime de hejtilo.

Advertisements