Lerni

Eblas lerni la bazojn ene de unu semajno. Kun miaj antaŭkonoj de la gitaro, mi bezonis eĉ nur kvin minutojn! La resto estas plulernado de akordoj kaj praktikado.

Ĉe la komenciĝo plej gravas, lerni bone, kiel premi la fingrojn por ludi akordon. Tio laŭeble okazu kun ĉeestanta homo, kiu povas kontroli kaj, se necese, korekti la pozicion de la fingroj.

Se vi loĝas en granda urbo, eble tie okazas kursoj. Aŭ iu pretas doni privatajn lecionojn.

Por lernado en Esperanto, la plej bona eblo kompreneble estas Esperanto-renkontiĝoj. Eĉ se ne okazos oficiala kurso, indas informiĝi, ĉu iu alia kunportos instrumenton kaj pretas pludoni sian scion. Kaj reciproke indas informi, ke oni interesiĝas kaj – se oni jam havas – enpakas sian ukulelon. Donu ŝancon al la hazardaj renkontoj, multo bona povas kreski el tio.

Unu alternativo estas instruado tra Skype. Mi jam faris tion kelkfoje kaj tio funkciis, sed kompreneble mia tempo estas limigita. Tamen se ĉiuj aliaj ebloj ne sukcesas, tio povas esti elprovinda ŝanco.

Kiel lerni akordojn? Will Grove-White, membro de la Ukulelo-Orkestro de Britujo (The Ukulele Orchestra of Great Britain), ofertas senpagajn paĝojn kun akordoj. Estas po unu paĝo je agordo (en C, en D kaj por baritonaj ukuleloj, do ĉiuj tri uzataj). Tute ne necesas lerni ĉion de unu paĝo; reale en 95% de la okazoj sufiĉas la unua kolumno (“maj” = maĵoraj akordoj) kaj la sesa (“m” = minoraj akordoj); en 99% tiuj du kaj la tria (“7” = maĵoraj akordoj kun septo). Kromajn unuope bezonatajn akordojn oni povas parkerigi.

La popularmuzika terminaro en Esperanto de Bertilo Wennergren estas ĝenerale leginda fonto por kapabli paroli pri muziko (kion oni bezonas por esprimi sin kaj kompreni, kion aliaj skribas aŭ diras). Ĝi enhavas specifan parton pri tonoj kaj akordoj, kiu klarigas la nomojn de akordoj. Eĉ se ekzistas diversaj manieroj skribi ilin, tamen la ŝanco grandas, rekoni ilin.

Por plulerni kaj interŝanĝi interesajn informojn, Ukulelu!, la esperantlingva Facebook-grupo pri ukulelumado, estas bona adreso. Sed ankaŭ ekster sociaj retoj troviĝas utilaj fontoj.

Lernolibroj haveblas en diversaj lingvoj. Kantolibroj kun akordoindikoj ĝenerale taŭgas. La diversajn manierojn, akiri materialon por muziki, mi listigas sur aparta paĝo.

Advertisements