Muziki

Bedaŭrinde ne ekzistas la perfekta solvo por trovi kantotekstojn kun akordoj. TTT-ejoj kiel e-chords ofertas multajn kantojn kaj indikas la bezonatajn ukulelo-akordojn, sed la materialo ne ĉiam estas fidinda aŭ kompleta. La kantaro-vikio enhavas multajn kantotekstojn en Esperanto, sed ofte ne la akordojn. Ĉe Youtube troveblas multegaj instruaj videoj speciale por ukuleloj kaj intertempe tie ekzistas aparta ludolisto Ukulelo (Esperanto-muziko). Kantolibroj kostas pli multe, sed povas enhavi klarigojn pri fajnaĵoj kaj detaloj.

Advertisements