Pri

kontakto: djkunar (ĉe) yahoo (punkto) com

Mi estas Gunnar R. Fischer, denaska esperantisto el Germanujo. La kombino de muziko kaj Esperanto (aŭ Esperantujo) jam delonge estas grava parto de mia vivo. Unuflanke mi laboras kiel DĴ Kunar, aliflanke mi estas membro de la Esperanto-muzikgrupoj La Kuracistoj, La VIPoj kaj La Okulvitroj.

En 2013 mi iĝis ukulelo-frenezulo kaj ekde tiam mi provas infekti aliajn homojn kun la sama viruso. Tiu ĉi retejo servu por transdoni scion, kion mi kutime mencias al homoj. Krome mi povas iom pli detale mencii aferojn, kiujn mi taksas tre utilaj, sed por kiuj restas malmulta tempo dum ukulelo-kurso.

Jam ekzistas amaso da TTT-ejoj kaj videoserioj en la angla pri la ukulelo, kaj same mi multon lernis pri ĝi en la germana. Sed en pli malgrandaj lingvoj informoj daŭre povas esti raraj kaj en Esperanto mi nenion trovis krom la difinon en la vortaro. Tial indas kunmeti kelkajn koncizajn informojn.

La retejo aparte alcelas personojn, kiuj estas komencantoj rilate al muzikinstrumentoj ĝenerale. Spertuloj kutime ne bezonas multan helpon krom ĉe la aĉetado de bona instrumento. Ukulelo aparte taŭgas por komencantoj, kaj por tiuj multaj “muzikaj aferoj” estas nekutimaj. Tial des pli indas verki pri tio.

Advertisements